Fender Rhodes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fender Rhodes aŭ Rhodes Piano estas elektromekaniko klavarinstrumento, kiun evoluigis Harold Rhodes (1910–2000). Komence celata kiel transportebla pianoanstataŭilo, ĝi venkis pro sia nova kaj tute memstara sono. Rhodes Piano estas uzata ĉefe en ĵazo, pop-muziko, funko kaj soŭlo. Pro la neintermiksebla, sonorileca kaj kontraste al aliaj elektropianoj kiel Wurlitzer 200 A pli milda sono, la bona transportebleco kaj la relative bona agordstabileco ĝi akiris baldaŭ altan popularecon ĉe muzikistoj.