Fetiĉismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fetiĉismo estas la praktiko religie aŭ kvazaŭreligie ekstaziĝi antaŭ ia konkretaĵo, ĉu minerala, vegetaĵa aŭ besta, ĉu natura aŭ artefarita kaj honori ĝin laŭ diversaj manieroj. Tiu konkretaĵo, tiel nomata fetiĉo, tiam alprenas pli ampleksan gravecon ol ĝia nura fizika formo je la okuloj de la honoranto, kaj povas fariĝi kultinda.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fetiĉo |
La esprimon «fetiĉo» eltrovis portugaloj kiam ili koloniis Afrikon kaj ekkontaktiĝis kun gentoj kiuj kutimis kulti fetiĉojn. Feitiço[1] en la portugala signifis la signifon «artefaritaĵo» aŭ «magiaĵo» kaj devenas de la latina facticius, «fato» aŭ «destino». Tial, oni povas ankaŭ subkompreni la esprimon laŭ ĝia originala senco kiel io entute artefabrikita, kaj eĉ falsigita firezulto de artifikulo. Tiu pejorativa senco, kiun la esprimo iompostiome perdis, ebligas supozi ke la portugalaj kreintoj estis tre racionalaj, kontraŭsupersticaj kaj principe malfavoraj al tiaj praktikoj kaj tradiciaj kutimoj.
Franca politikisto, akademiisto kaj verkisto Charles de Brosses faris ismon el ĝi inter 1756 kaj 1760. «Fetiĉismo» estis tiam neologismo kies senco estis precipe spiriteca kaj etnologia. Ĝi estis vice uzata en tiaj diversaj fakoj kiaj antropologio, filozofio, politika ekonomiko[2] politeologio (teologio de politeistaj socioj) kaj poste ĝi akiris pli larĝan signifon en komerco, seksologio, psikoanalizo, studo pri parafilioj kaj freŝdate en belartoj kaj modo.