Feŭdo Recklinghausen
From Wikipedia, the free encyclopedia
La feŭdo Recklinghausen estas historia germana teritorio apartenanta al la elektoepiskopujo de Kolonjo. La germana nomo estas Vest Recklinghausen, kie la esprimo Vest povas signifi
- distrikto de juĝejo, kies membrojn origine elektis la liberaj viraj loĝantoj de la distrikto (Vest signifas lauleĝa)
- dokumento, kiu instalas vasalon en feŭdon kaj en ties propraĵojn (deduktebla de latine investitura)
La riveroj Emscher kaj Lippe formis la naturan limon al la graflando Mark kaj al la abatinejo Asindo en la sudo kaj al la princepiskopejo Monastero en la nordo. En la oriento fortikaĵoj inter Lippe kaj Emscher ŝirmis la limon al la regna urbo Dortmund. En la okcidento la Kolonja arbaro kaj la erikejo de Kirchhellen formis la liman al la duklando Kleve. La feŭdo proksimume kongruas kun la teritorio de la hodiaŭa distrikto Recklinghausen. Al la feŭdo krome apartenis partoj de la hodiaŭaj urboj Gelsenkirchen, Oberhausen kaj Bottrop. La sude de la Emscher situanta urbo Castrop-Rauxel kaj la norde de la Lippe situantaj partoj de la urbo Dorsten kaj Haltern am See tamen ne apartenis al Vest.