Finistère
franca departemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Finistère ([finistɛʁ], bretone Penn-ar-Bed [pɛnaʁˈbeːt]) estas unu el la du historiaj partoj (kun Morbihano) de la »Malalta Bretonio« (kie oni parolas bretone, male ol en Alta Bretonio kie oni parolas en la galoa), kaj la plej okcidenta el la departementoj de Francujo. Ĝia ĉefurbo estas Quimper, sed la plej granda urbo estas Brest.
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...
Finistère | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Bretonio |
Numero | 29 |
Prefektejo | Quimper |
Subprefektejoj | Brest Châteaulin Morlaix |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 921 638 (2021) |
Areo | 6 733 km² |
Loĝdenso | 137 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 281 |
Fermi
Ĝia franca nomo venas de la latina Finis Terræ (“fin-tero”: en la signifo “fina landaĵo“) pro tio, ke ĝi estas la ekstremaĵo de Bretonio. La bretona nomo signifas “pinto de la mondo”.