Flago de la Maldivoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de la Maldivoj estas ruĝa kun granda verda rektangulo en la centro portanta vertikalan blankan duonlunon. Ĝi estis adoptita la 25-an de julio 1965.
La ruĝa rektangulo reprezentas la aŭdacon de la herooj de la nacio, kaj ilian emon oferi sian sangon en defendo de la lando. La verda rektangulo en la centro simbolas pacon kaj prosperon. La blanka duonluno simbolas islamon, la kredo de la plimulto.
- Kategorio Flago de la Maldivoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)