Flandra Heredaĵbiblioteko
Grupigo de ses heredajxo-bibliotekoj en Flandrujo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Flandra Heredaĵbiblioteko estas retejo de heredaĵbibliotekoj subvenciata de la Flandra registaro. La asocio sen porprofita celo estas koopera ligo de ses Flandraj bibliotekoj posedantaj gravajn heredaĵo-kolektojn. La partoprenantaj bibliotekoj troviĝas dissemitaj tra Flandrujo, almenaŭ po unu biblioteko en ĉiu provinco :
- Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)
- Universitata Biblioteko Antverpeno
- Publika Biblioteko Bruĝo
- Universitata Biblioteko Gento
- Universitata Biblioteko Loveno
- Provinca Biblioteko Limburgo (Hasselt)
Flandra Heredaĵbiblioteko | ||
---|---|---|
Vlaamse Erfgoedbibliotheek | ||
biblioteka konsorcio | ||
Komenco | 24-a de septembro 2008 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Berchem | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Antverpeno • Universitato de Antverpeno • Bruĝo • Genta Universitato • Katolika universitato de Loveno • Limburgo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
Tamen en Flandrujo ĉirkaŭ 250 da bibliotekoj kaj aliaj institutoj posedas kulture aŭ science gravan dokumentan patrimonion kaj dudeko el ili konservas eksterordinaran kolekton. La komisio de la Flandra registaro signifas do ke Flandra Heredaĵbiblioteko sin unue dediĉas al la temoj kiuj profitigas tiun kompletan gamon da konservad-bibliotekoj.
La taskoj de Flandra Heredaĵbiblioteko estas difinitaj en artikolo 78 de la Flandra Dekreto pri la Kultura Heredaĵo de la 6-a de julio 2012 kaj estas la jenaj :
- disvolvigi en Flandrujo kunordigitan kolektad-politikon por heredaĵbibliotekoj, speciale por Flandrica;
- disvolvigi kaj disponigi ekspertizon pri la konservado de kulturheredaĵaj kolektoj de heredaĵbibliotekoj;
- disvolvigi kaj disponigi ekspertizon pri la ciferecigo de kulturheredaĵaj kolektoj de heredaĵbibliotekoj;
- daŭre konservi, alirebligi kaj apogi la ciferecan disvastigon de la kulturheredaĵaj kolektoj de heredaĵbibliotekoj;
- bibliografie malŝlosi la kulturan heredaĵon de heredaĵbibliotekoj kaj disvastigi ekspertizon pri tio;
- kulture malŝlosi la kulturheredaĵajn kolektojn de heredaĵbibliotekoj;