Flavbeka plataleo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavbeka plataleo (Platalea flavipes) estas komuna birdospecio en sudorienta Aŭstralio; ĝi estas ne malkomuna en la resto de la kontinento, kaj estas vaganto en Novzelando, Insulo de Lord Howe kaj Norfolkinsulo. Ĝi estas ĉirkaŭ 90 cm longa, kaj havas blankan plumaron kun flavaj beko, kruroj kaj piedoj (fakte la latina scienca nomo de la specio nome flavipes signifas “flavaj piedoj” kaj pro tio ĝi povus same nomiĝi Flavpieda plataleo aŭ Flavkrura plataleo). Ili nestumas en arboj, marĉoj aŭ kareksejoj, kaj ofte ripozas en arboj. Ili loĝas en neprofundaj akvejoj de humidejoj kaj eventuale en sekaj paŝtejoj. Ili manĝas ĉefe el akva vivantaro, kion ili trovas per bekobalaado el flanko al flanko. Kiel ĉiuj membroj de la familio de ibisoj kaj plataleoj, ili ĉiam flugas havante kolon etenda.
Flavbeka plataleo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbeka plataleo en Bestoĝardeno de Perth | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Platalea flavipes (Gould, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||