Florence Nightingale
From Wikipedia, the free encyclopedia
Florence NIGHTINGALE ([ ˈnaɪtɪŋɡeɪl]; Esperantigite Florens Najtingejl) (naskiĝis la 12-an de majo en Florenco, 1820, mortis la 13-an de aŭgusto, 1910 en Londono), brita flegistino. Ŝi estis filino de riĉa brita familio kaj estis pioniro de moderna flegado. Ŝia naskiĝtago iĝis je ŝia honoro la Internacia tago de flegado. Ŝia plej fama kontribuo okazis dum la Krimea Milito, kaj konigis ŝin kiel "Damo de la lampo", ĉar ŝi vizitis kaj prizorgis vunditajn soldatojn en malsanulejo kun petrola lampo enmane. Ŝi venis al Skutario (hodiaŭ turke: Üsküdar) en 1854, kie ŝi sukcesis plibonigi la nutradon kaj higienon de pacientoj. Pro siaj matematikaj talentoj ŝi uzis statistikon por plibonigi la flegadon. Ŝi skribis favore al virinaj rajtoj kaj verkis en facila Lingvo por esti pli vaste komprenata.
Florence Nightingale | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Florence Nightingale Smith | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1820 (1820-05-12) en Florenco, Grandduklando de Toskanio | ||||
Morto | 13-an de aŭgusto 1910 (1910-08-13) (90-jaraĝa) en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Tombo | Wellow vd | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | William Nightingale vd | ||||
Patrino | Frances Smith vd | ||||
Gefratoj | Frances Parthenope Verney vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | The Lady with the Lamp vd | ||||
Okupo | flegisto • statistikisto • verkisto • politikisto • instruisto vd | ||||
Laborkampo | sansistemo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||