Forstera arktocefalo
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Forstera arktocefalo, en latina scienca nomo Arctocephalus forsteri, konata ankaŭ kiel Aŭstralia ledofoko, Novzelanda ledofoko aŭ suda ledofoko, estas specio de foko troviĝanta ĉe la suda marbordo de Aŭstralio, la marbordo de la Suda Insulo de Novzelando, kaj ĉe kelkaj malgrandaj insuloj sude kaj oriente de tiuj lokoj. Kolonioj nur de maskloj estas en la marbordo de la Kuka Markolo ĉe Norda Insulo ĉe Wellington kaj vagantoj troviĝas tiom norde kiom ĝis Nov-Kaledonio. En Novzelando Maorioj nomigas ilin kekeno. Kvankam la populacioj de Aŭstralio kaj de Novzelando montras iome da genetikaj diferencoj, ties morfologioj estas tre similaj, kaj tiele ili restas klasitaj kiel sola specio.
- Forstera arktocefalo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Forstera arktocefalo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Forstera arktocefalo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri fokuloj. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |