Fortuna Düsseldorf
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fortuna Düsseldorf (plena nomo: Düsseldorfer Turn- und Sportclub Fortuna 1895, do duseldorfa gimnastika kaj sporta klubo Fortuna 1895) estas sporta klubo el la urboparto Flingern de la germania urbo Düsseldorf (Duseldorfo). Kutimaj mallongigoj estas Fortuna aŭ - en aludo al la kluba emblemo - F95. La klubo aparte konatas pro sia profesia futbala teamo: Ĝi en 1933 gajnis la germanan ĉampionecon de futbalo, en 1979 kaj 1980 atingis la nacian pokalon de futbalo kaj en 1979 ankaŭ la finalon de la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj. Ekde la jaro 1987 la teamo tamen dumtempe ne tre sukcesis - la klubo partoprenis en la jaroj 1966/1967, 1971 ĝis 1987, 1989 ĝis 1992 kaj laste de 1995 ĝis 1997 en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga, inter tiuj periodoj konkursis en pli malaltaj ligoj, kaj laŭ la stato de aprilo 2012 per 920 poentoj entute havas la 18-an pozicion en la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga.
Fortuna Düsseldorf | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Düsseldorfer Turn- und Sportklub Fortuna 1895 | ||
Fondita | 5-a de majo 1895 | ||
Stadiono | ESPRIT-Arena en Düsseldorf, Nordrejn-Vestfalio | ||
Kapacito | 54 600 | ||
Prezidanto | Peter Frymuth | ||
Trejnisto | Marco Kurz [1] | ||
Ligo | 2. Bundesliga | ||
2021/22 | 10-a pozicio (dua germania ligo de futbalo) | ||
Oficiala retejo | www.fortuna-duesseldorf.de | ||
| |||