Frédéric de Lafresnaye
From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Nöel Frédéric Armand André de LAFRESNAYE (24a de Julio 1783 - 14a de Julio 1861) estis franca ornitologo kaj kolektisto.
Frédéric de Lafresnaye | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frédéric de Lafresnaye | |||||
Naskiĝo | 24-an de julio 1783 (1783-07-24) en Falaise | ||||
Morto | 14-an de julio 1861 (1861-07-14) (77-jaraĝa) en Falaise | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Christian André de La Fresnaye (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo entomologo vd | ||||
Laborkampo | Ornitologio kaj entomologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lafresnaye naskiĝis en aristokrata familio en la Kastelo de La Fresnaye en Falaise, Normandio. Li tuj interesiĝis en natura historio, partikulare en entomologio. Sed post akiri kolekton de eŭropaj birdoj, li turnis sian atenton al ornitologio.
Lafresnaye priskribis science nombrajn novajn birdospeciojn, kelkaj kun Alcide d'Orbigny. Li akumulis kolekton de ĉirkaŭ 8000 birdofeloj en sia hejmo. Post lia morto, la kolekto estis aĉetita de la usona kolektisto Henry Bryant kaj poste donacita al la Bostona Naturhistoria Societo.[1] Ĝi estis poste transigita al la Muzeo de Kompara Zoologio, ĉe la Harvard Universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, en 1914.
La Lafresneja pikumno (Picumnus lafresnayi),[2] la Lafresneja ksiforinko (Xiphorhynchus guttatus guttatoides) kaj la Lafresneja ksenopirostro (Xenopirostris xenopirostris) estas birdospecioj kiuj estis nomitaj liahonore.