François Villon
franca poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
François VILLON (ĉ. 1431 – ĉirkaŭ 1474), kies vera nomo estis aŭ François de Montcorbier aŭ François des Loges, estis franca poeto.
François Villon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
François Villon | ||
Naskonomo | François de Montcorbier | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1430 (1430-11-30) en Parizo | |
Morto | 30-an de novembro 1462 (1462-11-30) (32-jaraĝa) en Francio | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | meza franca • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • kantotekstisto • verkisto vd | |
Laborkampo | poezio vd | |
Aktiva en | Parizo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ballade des pendus ❦ La Testamento ❦ Épître à Marie d'Orléans vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivinte en malriĉeco, li elektis sian pseŭdonimon Villon laŭ sia subtenanto Guillaume de Villon, kiu ebligis al li studi en La Sorbonne. En la jaro 1452 li finis la studadon. Li tiutempe amikiĝis kun krimuloj kaj en 1455 li devis fuĝi el Parizo, ĉar li en disputo mortigis (supozeble mem krimulan) pastron. Kune kun ŝtelistoj li vagadis tra la lando. En 1461 oni arestis lin, kondamnis lin al morto, sed amnestiis lin en 1463. Ekde tiam li ne plu montris vivsignon.
La verkaro de François Villon konsistas el baladoj kaj poemoj pri la vivo kiel vaganto. Ĝin karakterizas drastaj ŝercoj en friponeca ĵargono, sed ankaŭ esprimoj de sincera pieco.
En la 20-a jarcento Bertolt Brecht uzis partojn el la baladoj de Villon por sia Die Dreigroschenoper.