Francisco Giner de los Ríos
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco Giner de los Ríos (Arundo, Malago, 10-a de oktobro de 1839 — Madrido, 17-a de februaro de 1915) estis pedagogo, filozofo kaj eseisto hispana. Disĉiplo de Julián Sanz del Río, kreinto kaj direktoro de la Institución Libre de Enseñanza (ILE), helpis ankaŭ komplementajn projektojn kiaj la Museo Pedagógico Nacional (1882-1941), la Junta para Ampliación de Estudios (1907-1938), la Residencia de Estudiantes (1910-1939), la Pedagogiaj Misioj (1931-1937) aŭ la Lernej-kolonioj.[1] En sia plano por la ideala universitato, Francisco Giner proponis, ke, kiel institucio, estu "ne nur korporacio de studentoj kaj saĝuloj, sed ankaŭ etika potenco de la vivo".[2]
Francisco Giner de los Ríos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francisco Giner de los Ríos | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1839 (1839-10-10) en Ronda | ||||
Morto | 18-an de februaro 1915 (1915-02-18) (75-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | Civil Cemetery, Madrid vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono • Facultad de Filosofía y Letras (Universidad de Granada) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Hermenegildo Giner de los Ríos vd | ||||
Parencoj | Gloria Giner de los Ríos García • Bernardo Giner de los Ríos • Laura de los Ríos Giner • Laura García de Giner vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • filozofo • universitata instruisto • juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la Hispana Enlanda Milito, la verkaro de Giner ĝenerale, kaj la ILE partikulare, estis kondamnitaj de la reĝimo de Franco laŭ ties procezo de purigo de la hispana instruistaro.[3][4]
Parto de la instruado kaj heredo de Francisco Giner de los Ríos rekuperiĝis el 1982.[5]