Fratoj de Jesuo
kvar viroj (Jakobo, Jozefo/Joses, Judaso, Simono) priskribitaj kiel fratoj de Jesuo, kune kun nenomataj fratinoj; laŭ kristanaj tradicioj kun la doktrino de la ĉiama virgeco de Maria, aŭ duonfratoj aŭ aliaj parencoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La fratoj de Jesuo aŭ fratoj de la Jesuo de Nazareto, foje indikataj per la vorto desposyni (el la antikva grea δεσπόσυνος, desposunos, «de la mastro» aŭ «kio koncernas la mastron») estas elvokataj en la Evangelioj, en la Agoj de la apostoloj, en la verkoj de Jozefo Flavio, en la verkoj de Eŭsebio de Cezareo kaj en la apokrifaj evangelioj.
La parencaro de Jesuo plenumis gravan rolon dum la unuaj jarcentoj de la kristanismo, antaŭe en la Eklezio de Jerusalemo poste el la orientaj Eklezioj. Ilia identigo fariĝis objekto de kontrasto ekde la antikvaj tempoj, aparte tio, kio koncernas la gefratojn de Jesuo (fratoj kaj fratinoj).