Friedensreich Hundertwasser
aŭstra artisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedensreich HUNDERTWASSER [FRIdnsrajĥ HUNdatvasa] (naskiĝis la 15-an de decembro 1928 en Vieno, Aŭstrio; mortis la 19-an de februaro 2000 sur la ŝipo Queen Elizabeth 2 sur la Pacifiko), estis aŭstra artisto, pentristo kaj arkitekto. Li estis disĉiplo de Albert Paris Gütersloh.
Friedensreich Hundertwasser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Friedrich Stowasser |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1928 (1928-12-15) en Vieno |
Morto | 19-an de februaro 2000 (2000-02-19) (71-jaraĝa) en Queen Elizabeth 2 |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Nov-Zelando |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto mediprotektulo poŝtmarkdesegnisto skulptisto arkitekto ekologo |
Verkoj | Waldspirale Hundertwasserhaus |
TTT | |
Retejo | http://www.hundertwasser.at/ |
Hundertwasser origine nomiĝis Friedrich Stowasser. Ĉar li deziris, ke lia nomo signifu ion, li en 1949 elektis sian pseŭdonimon:
- Friedensreich estas ege nekutima germana antaŭnomo; ĝi laŭvorte signifas "paco-riĉa". La germana sufikso "-rich" similas al la vorto "riĉa", sed origine signifas nur "-ulo" (Friederich, Frederiko = paculo).
- Hundertwasser signifas "centakvo". "Sto" estas la slava vorto por "cent". Li fojfoje uzis ankaŭ la japanan tradukon 百水 (hyaku-sui).
Hundertwasser malŝatis la modernan tendencon desegni ĉion per rektaj linioj kaj ortaj anguloj; li konsideris la rektan linion "tiranaĵo". Tial li desegnis ekzemple domojn, kiuj havas rondajn murojn kaj arkaĵojn aŭ kies fenestroj situas en la sama etaĝo je malsama alto. En pluraj urboj troviĝas t.n. Hundertwasser-domoj, interalie en lia naskiĝurbo Vieno. Lia ideo pri domo estis, ke ĝi aspektu, kvazaŭ la tera surfaco estu tuko kun tranĉo, unu el kies randoj oni levis.
Hundertwasser estis praido de Joseph Maria Stowasser, kiu kompilis tre konatan latinan-germanan vortaron. Hundertwasser desegnis kovrilon por tiu vortaro, kun kiu aperis eldono de 1994.