Fundamentismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Per la termino fundamentismo oni intencas ĝenerale ĉiun laŭliteran dogmeman interpretadon (aŭ samsencan, ekstere de la religia sfero), kiu deklaras relativajn preceptojn fundamentoj (laŭtipe de la religio kaj ne nur) rifuzante ĉiun ideologion kontrastantan kun ili. Foje tiu tendenco asociiĝas kun la provo neracie devigi aliajn tiel pensi kaj tiel agi. Nuntempe la termino ŝprucigas negativajn sentojn kaj reagojn.
Ĉar la komenco de la uzado de la termino estis rilata al la defendo de la laŭvorta interpretado de Sankta Skribo, kia estas konsiderata la Biblio, oni uzas la terminon fundamentismo ankaŭ por aliaj movadoj, ĉefe se tiuj estas rilataj al iu "sankta skribo". Tiam foje oni povas paroli pri politika fundamentismo, ne malpli ofta. Kelkaj ekzemploj de libroj oftaj inter politikaj fundamentistoj estas "Mia lukto" Mein Kampf, de Adolf Hitler, kaj la "Ruĝa Libro" de Mao Zedong. La politika fundamentismo ne necese estas rilata rekte aŭ nerekte kun la tradiciaj religioj, sed male ili povas defendi radikalajn kaj eĉ kontraŭreligiajn mondorigardojn.
La termino fundamentismo estas uzata ankaŭ por identigo de la kontraŭmodernismaj tendencoj de diversaj religioj kaj eklezioj. Foje ĝi estas konfuzigita aŭ eĉ sinonimigita kun jarmilismo (doktrino laŭ kiu Kristo revenos por regi surtere dum mil jaroj, antaŭ la lasta lukto kontraŭ la malbono, produktante la definitivan kondamno de la Diablo al la perdo de ties influo por la tuta eterneco antaŭ la Lasta juĝo) kaj kun la mesianismo aŭ estas asociita kun fanatikismo aŭ ekstremismo, kvankam tiu lasta termino estas plej ofte rezervata por sintenoj specife politikaj. La termino integrismo, tradicia en diversaj lingvoj por referenci al tiu fenomeno, estas semantike tre proksima, kvankam temas pri tre strikta interpretado, ĉar fundamentismo aludas al fenomeno tre moderna (nome formo de rifuzo al senreligiigaj konsekvencoj de la moderneco, sed aperinta jam ekde la komenco de la teknika moderneco), dum integrismo proponas tradiciisman reagon.