Gaillac
komunumo en la departemento Tarn de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaillac (en la okcitana lingvo Galhac) estas urbo en la sudo de Francio, en la regiono Sudo-Pireneoj, departemento Tarn, arondismento Albi. Ĝi estas la tria plej loĝata urbo de la departemento Tarn kun pli malpli 13 600 homoj, kaj ĝi famas pro sia vinproduktado.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gaillac (stacidomo). |
Rapidaj faktoj komunumo en Francio, Ĝemelurboj ...
Gaillac | |||||
okcitane: Galhac | |||||
komunumo | |||||
Abatejo Sankta Mikaelo | |||||
|
|||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Gaillac | |||||
Regno | Francio | ||||
Regiono | Sudo-Pireneoj | ||||
Departemento | Tarn | ||||
Arondismento | Albi | ||||
Kantono | Gaillac ties ĉefurbo | ||||
komunumaro | Tarn et Dadou | ||||
Rivero | Tarn | ||||
Situo | Gaillac | ||||
- koordinatoj | 43° 54′ 5″ N 1° 53′ 57″ O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 288 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 105 m s. m. | ||||
Areo | 50,93 km² (5 093 ha) | ||||
Loĝantaro | 13 629 (2011) | ||||
Denseco | 267,6 loĝ./km² | ||||
Donaco al la abatejo | 972 | ||||
Urbestro | Patrice Gausserand | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 81600 | ||||
INSEE | 81099 | ||||
Vikimedia Komunejo: Gaillac | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Fermi
La urbeto Gaillac estas vizitata de multaj turistoj kaj enlandaj kaj eksterlandaj profitante ĝian proksimecon al Tuluzo, kutime temas pri unutaga aŭ eĉ duontaga promenado, kiu preskaŭ ĉiam inkluzivas vingustumadon je kio la urbeto famas. Ĝi ankaŭ havas kelkajn belajn vidindaĵojn: preĝejojn, malnovajn domojn, muzeojn kaj ĝardenon, kie okazas pulbazaro dum semajnfino.