Genuoŝtalgitaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Genuoŝtalgitaroj estas genro de glitogitaroj, tiel nomataj ĉar gitaroj estas fasonataj por esti muzikataj plate, sur la genuoj de la muzikisto, kaj ĉar la unuaj konstruitaj ofte havis ŝtalan korpon. La muzikisto pinĉas la kordojn (ofte per plektro) unumane kaj aliamane variigas la altecon de la sono glitante per glitstango (vidu la tekston glitogitaro) sur la kordoj. Tio permesas krei glitsonojn. Nuntempe, la plejparto de tiaj gitaroj estas elektraj kaj preskaǔ ne havas korpon, ĉi tiu limiĝantas je rako al la mikrofonoj.