Germana Akademio de Scienco kaj Inĝenierio
akademio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germana Akademio de Scienco kaj Teknologio aŭ Germana Akademio de Sciencoj kaj Inĝenierio aŭ Germana Akademio de Teknikaj Sciencoj (germane Deutsche Akademie der Technikwissenschaften, mallongigite acatech (de akademio kaj teknologio)) estas germana scienca akademio pri teknologio kaj aplikataj sciencoj. La privata, neprofitcela kaj soci-utila asocio, fondita en 2002, celas politikan konsiladon pri teknikaj kaj teknologiaj aferoj por inĝenieristiko kaj aplikataj sciencoj.
Germana Akademio de Scienco kaj Inĝenierio | |
---|---|
akademio de sciencoj • asocio • nacia akademio | |
Informoj | |
fondodato | 2002 |
lando | Germanio |
urbo | Munkeno |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
Listoj | |
membro de | |
• Informationsdienst Wissenschaft • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd | |
La asocio intencas konsili politikistojn pri teknikaj scienc-teknikaj politikaj aferoj. Krome, la asocio celas reprezenti la interesojn de germanaj teknikaj sciencoj en- kaj eksterlande. La akademio estas financita per institucia financado de la federacia registaro kaj la 16 federaciaj ŝtatoj same kiel donacoj kaj projekt-rilataj triapartaj financo.