Gestapo
sekreta polico de Nazia Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gestapo estas akronimo de germane Geheime StaatsPolizei (sekreta ŝtatpolico), kiu senkompate eliminis tutan opozicion, veran aŭ suspektindan, al la nazia partio inter 1933 kaj 1945. La Gestapo fondiĝis por anstataŭi la prusan sekretan policon, kaj ĝi operaciis tra la tuta Germanio kaj la okupitaj landoj. La Gestapo havis absolutan potencon. Ĝiaj viktimoj ofte estis senditaj al koncentrejoj.
Rapidaj faktoj sekreta polico • political police, Komenco ...
Gestapo | ||
---|---|---|
Geheime Staatspolizei | ||
sekreta polico • political police | ||
Komenco | 26-a de aprilo 1933 vd | |
Fino | 8-a de majo 1945 vd | |
Antaŭe | Prussian Secret Police vd | |
Geografia situo | 52° 30′ 26″ N, 13° 22′ 57″ O (mapo)52.50722213.3825 | |
Lando(j) | Nazia Germanio vd | |
Sidejo | Prinz-Albrecht-Palais | |
| ||
Fondinto(j) | Hermann Göring vd | |
Ĉefestro(j) | Rudolf Diels • Reinhard Heydrich • Heinrich Müller vd | |
Fermi
Reinhard Heydrich, la ĉefanstataŭanto de Heinrich Himmler, ĉefo de la SS, estis la ĉefo de la SD (sekurita servo). Kiam Heydrich ankaŭ nomumiĝis ĉefo de la Regna Centra Sekur-Oficejo (Reichssicherheitshauptamt aŭ RSHA) en 1939, li entenis la Gestapon sub sia komando.