Geŭzo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Per la termino geŭzoj en la komenco oni indikis la nederlandajn kontraŭulojn de la hispana reĝo Filipo II. Pliposte la termino referencis al la partizanoj kiuj surtere (la tielnomataj "arbargeŭzoj" aŭ "sovaĝaj geŭzoj") aŭ surakve ("akvogeŭzoj") kontraŭbatalis la hispanojn. Tre konata estas la konkero, je la 1-a de aprilo 1572, de la urbeto Den Briel (Brielle) fare de la akvogeŭzoj sub komando de Lumey kaj Treslong. Ĉi tiuj akvogeŭzoj, kiuj iam de Vilhelmo de Oranĝo estis provizitaj per kapermandato, estis miksita kunmetaĵo. Parte la geŭzofloto konsistis el religiaj ekzilitoj kaj povriĝintaj nobeloj, parte el senlaboraj maristoj, aventuristoj kaj marĝenuloj, ofte ordinaraj krimuloj. La geŭzofloto estis dum la periodo 1567-1572 fakte la nura efektiva premrimedo kiun princo Vilhelmo povis uzi kontraŭ la hispanoj. Speciale en 1572 evidentiĝis la granda signifo de la geŭzofloto. La ekokupo de Den Briel je la 1-a de aprilo 1572 estis la signalo por kompleta insurekcio en Nederlando.
Dum la malsieĝado de Alkmaar kaj Leiden la ĉeesto de la akvogeŭzoj estis de esenca graveco. Ankaŭ la konkero de Middelburg (Mezburgo) je la 19-a de februaro 1574 estis ago de la geŭzoj. En majo 1574 la geŭzofloto venkis la hispanan floton sur la Suda Maro. La signifo de la akvogeŭzoj por la irado de la Okdekjara milito povas estis malfacile subtaksata. Je la alia flanko la akvogeŭzoj mortigis grandskale romkatolikajn civitanojn kaj religiulojn kaj prirabis monaĥejojn, ĉio ĉi kaŭzis la furiozon de Vilhelmo de Oranĝo. Finfine Vilhelmo de Oranĝo maldungigis Lumey-on pro lia partopreno al la murdado je la Martiroj de Gorcum. Kaŭzo de la teroro estis ke baldaŭ oni ne plu povis paroli pri insurekcio kaj ke romkatolikoj pli kaj pli reiris al la hispana kampo.
La batalo sur la Suda Maro estis sub komando de geŭzoadmiralo Boisot. Jam je la 11-a de oktobro 1573 Boisot sukcesis kapti la hispanan admiralon Bossu.