Gjirokastër (albana elparolo: [ɟiɾokastəɾ], konata ankaŭ sub pluraj alternativaj nomoj kiel Gjirokastra aŭ EsperantigiteGjirokastro) estas urbo en la sudo de Albanio, centro de la greka minoritato en Albanio (grekoj nomas la urbon Ergiri). Gjirokastro kalkulas ĉ. 19 000 loĝantojn (2011). Kuŝanta en historia regiono Epiro, ĝi estas la ĉefurbo kaj de la distrikto Gjirokastër kaj de la pli granda provinco Gjirokastër. Ĝia historia urboparto estas Monda heredaĵo de Unesko, listigita kiel "malofta ekzemplo de bone konservita otomana urbo, konstruita fare de terkultivistoj de granda biendomo". Laŭ albanoj, la urbo estas hejmo de etna greka komunumo, same kiel la komunumoj de vlakoj kaj romaoj. Gjirokastër estas konsiderata la centro de la greka komunumo en Albanio.