Glioksilata acido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Glioksilata acido aŭ C2H2O3 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la organikaj acidoj ekzistantaj kaj sintezataj de pluraj vivaj organismoj. Glioksilata acido estas senkolora likvaĵo, uzata en biologiaj sintezoj kaj laboratoriaj analizoj. Ordinare ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Glioksilata acido estas tre solvebla en akvo, sed malmulte solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Glioksilata acido reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.
Glioksilata acido | ||
Plata kemia strukturo de la Glioksilata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Glioksilata acido | ||
Glioksilata acido estas nature sintezata en la mitokondrioj de la Ribes uva-crispa | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 298-12-4 | |
ChemSpider kodo | 740 | |
PubChem-kodo | 760 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo | |
Molmaso | 74,0355 g·mol−1 | |
Denseco | 1,384g cm−3 | |
Fandpunkto | -93 °C[1] | |
Bolpunkto | 111 °C | |
Acideco (pKa) | 2,61 | |
Solvebleco | Akvo:224 g/L [2] | |
Mortiga dozo (LD50) | 2500 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R34 | |
Sekureco | S26 S36/37/39 S45 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314, H317, H318 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P234, P260, P261, P264, P272, P280, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P333+313, P363, P404, P405, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Glioksilata acido aŭ oksoacetata acido estas organika komponaĵo kiu apartenas al du funkciaj grupoj, kaj de la aldehidoj kaj de la karboksilataj acidoj. Ĝi estas interaĵo de la glioksilata ciklo, kiu ebligas certajn organismojn konverti grasacidojn en karbonhidratojn. La konjuga bazo de la glioksilata acido estas konata kiel glioksilato. Ĉe homoj, glioksilato produktiĝas laŭ du vojoj: (unue) per oksidado de glikolatoj en peroksisomoj kaj (due) tra la katabolo de la hidroksoprolino en la mitokondrio.