Gorch Fock (verkisto)
signifa verkisto en la platgermana lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gorch Fock (prononco [gorh FOK], laŭpasporte Johann Wilhelm Kinau, naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1880 en Hamburgo-Finkenwerder; mortis la 31-an de majo 1916 en aĝo de 35 jaroj en Skagerrak, kiel maristo en la unua mondmilito kadre de la batalo de Jutlando) estas inter la plej signifaj verkistoj en la platgermana lingvo. Li aktivis kiel poeto, verkisto kaj dramaturgo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Gorch Fock | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gorch Fock | ||
Naskonomo | Johann Wilhelm Kinau | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1880 (1880-08-22) en Finkenwerder | |
Morto | 31-an de majo 1916 (1916-05-31) (35-jaraĝa) en Skagerrak | |
Mortis per | Batalo de Jutlando vd | |
Tombo | Fjällbacka vd | |
Lingvoj | platgermana • germana vd | |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo vd | |
Laborkampo | beletro • prozo • poezio • dramo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Krom per liaj verkaĵoj, la nomo nun ankoraŭ konatas aparte pro tri ŝipoj nomataj laŭ li, interalie du imponaj tri-mastaj lernejaj ŝipoj, el kiuj la pli juna eĉ jam havas propran esperantlingvan artikolon - la barko Gorch Fock de 1958.