Graciano (juristo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Graciano (juristo) estis instruisto pri kanona juro kaj profesoris almenaŭ en Toskanio (centra Italio) ĉirkaŭ la jaroj 1120/1140. Unua inter la instruantoj pri kanona juro, li kompilis elstaran verkon, kiun li nomis Concordiam discordantium canonum (Akordo de la malakordaj kanonoj) sed la posteuloj Decretum, nome Dekretaro. La kompilaĵo koncernas eklezian disciplinon, proceduron en juĝaj disputoj, geedzan juron kaj aliajn ekleziajn aferojn.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Graciano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1069 (1069-11-30) en Toskanio |
Morto | 30-an de novembro 1139 (1139-11-30) (70-jaraĝa) en Chiusi |
Lingvoj | Mezepoka latino |
Okupo | |
Okupo | juristo • kanonisto • monaĥo |
Verkoj | Decretum Gratiani |
Fermi
Pliaj informoj JURISTO ...
JURISTO | |
---|---|
MEZEPOKA | |
Nomo | Literature Johano kaj ankaŭ Francisko |
Kromnomo | Graciano |
Naskiĝdato | 1075/1080 |
Sekso | Viro |
Nacieco | Itala |
Loko de naskiĝo | Chiusi |
Morto-loko | Eble Chiusi, eble Bolonjo |
Morto-jaro | 1145/1153 |
Aktiveco1 | Monaĥo |
Aktiveco2 | Magister artium kaj episkopo ekde 1127 |
Aktiveco3 | Redaktinto de la “Dekretaro de Graciano” |
Nacio | Itala |
Transnacieco | Juristo fondinto de mezepoka kanona juro |
Fermi
Li estis samtempulo de Irnerio kaj de Bernardo de Clairvaux kaj de Petro Abelardo. Tiu ĉi lasta estis fama franca monaĥo, rafinita teologo, aŭtoro interalie, de Sic et Non kies dialektiko ege lin influis, almenaŭ en la aldonoj.