Graflando Ĉampanjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La graflando Ĉampanjo naskiĝis per la fandiĝo de la graflandoj de Meaux kaj de Troyes, kunigitaj de la grafoj de Vermandois, poste transdonita al la grafoj de Blois. Ili provis aldoni al ĝi la graflandon de Reims, sed la ĉefepiskopoj de la urbo de la konsekroj sukcesis konservi ĝin, tiel limigante la feŭdan Ĉampanjon al la sudo de la nuna Ĉampanjo.
Rapidaj faktoj comté (France) • historia lando ...
Graflando Ĉampanjo | |||||||||
| |||||||||
comté (France) • historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Fermi
Kvankam unike kvalifikita per la titolo grafo de Troyes, Hugo 1-a de Ĉampanjo estis la unua kiu deklaris sin grafo de Ĉampanjo ĉirkaŭ 1102.
La graflando Ĉampanjo estis ligita al la reĝa bienaro fare de la geedzeco de Johana la 1-a, grafino de Ĉampanjo, kun la daŭfeno Filipo la Bela en 1284. La ligilo definitiviĝis pere de ilia filo Ludoviko la 10-a.