Granda Ĉantorio
monto en Sileziaj Beskidoj, Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda Ĉantorio (ĉeĥe Velká Čantoryje) estas la plej alta monto de montaro Sileziaj Beskidoj, situanta en nordokcidenta parto de la montaro en ĉeĥa-pola limo, 4 km de vilaĝo Nýdek, en distrikto Frýdek-Místek. Ĝia plej alta punkto havas altecon de 995 m s.m.
Rapidaj faktoj Landoj, Regionoj ...
Granda Ĉantorio | |
ĉeĥe: Velká Čantoryje, pole: Czantoria Wielka | |
monto | |
Vido al masivo de Ĉantorijo el Třinec | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Moraviasilezia regiono, Silezia Provinco |
Distriktoj | Frýdek-Místek, Cieszyński |
Parto de | Sileziaj Beskidoj |
Partoj de la masivo | Malgranda Ĉantorio, Granda Ĉantorio |
Disakvejo | Odro, Vistulo |
Situo | Granda Ĉantorijo |
- alteco | 995 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 40′ 43″ N 18° 48′ 16″ O (mapo) |
Arbaroj | Fago, Lariko, Piceo |
Plej facila aliro | El Ĉeĥio: el Nýdek El Pollando: el Ustroń |
Situo en Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Czantoria | |
Portalo pri Geografio | |
Fermi
El la montopinto estas bela panoramo al montaro Beskidoj ekde monto Radhošť ĝis Babia Góra, al montaroj Malá Fatra kaj Veľká Fatra, Altaj Tatroj en Slovakio eĉ al Pola ebenaĵo. Proksime de la montopinto staras turisma kabano Čantoryje, konstruita ĉi tie en la jaro 1904. La monto estas ŝpinita per mitoj pri "dormantaj kavaliroj", similaĵo de la ĉeĥa legendo pri Blaník.