Hans Jürgen Eysenck
brita psikologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans Jürgen EYSENCK[1] ([ˈ|aɪ|z|ɛ|ŋ|k]; 4a de Marto 1916 – 4a de Septembro 1997) estis german-devena brita psikologo kiu pasigis sian profesian karieron en Granda Britio. Li estas plej bone memorita pro sia verkaro pri inteligenteco kaj personeco, kvankam li laboris ankaŭ pri aliaj temoj en psikologio.[2][3] Je la momento de lia morto, Eysenck estis la plej ofte citata vivanta psikologo en reviziita scienca gazetaro.[4][5]
Hans Jürgen Eysenck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1916 (1916-03-04) en Berlino |
Morto | 4-an de septembro 1997 (1997-09-04) (81-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | cerba kancero |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Anglio |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Germanio |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono |
Familio | |
Patro | Eduard Eysenck |
Patrino | Helga Molander |
Edz(in)o | Sybil B. G. Eysenck |
Infano | Michael Eysenck |
Okupo | |
Okupo | psikologo • universitata instruisto |
La esploroj de Eysenck ceis montri ke kelkaj tipoj de personeco kunhavas altan riskon al kancero kaj al korvaskula malsano. Fakuloj identigis erarojn kaj supozitajn datenmanipuladon en la laboro de Eysenck, kaj ampleksa revizio malsukcesis konfirmi la rilatojn kiujn li celis trovi. Esplorado ĉe la King's College London trovis, ke la artikoloj de Eysenck estas "nekongruaj kun la moderna klinika scienco".[6]
En 2019, 26 de liaj artikoloj (ĉiu kunaŭtoritaj kun Ronald Grossarth-Maticek) estis konsideritaj "nesekuraj" fare de esploro de la King's College London.[6][7][8] Dek kvar el tiuj artikoloj estis malpravigitaj en 2020, kaj gazetoj publikigis 64 asertojn pri liaj publikaĵoj.[6] La psikologo David Marks kaj Rod Buchanan, biografiisto de Eysenck, argumentis, ke 87 publikaĵoj de Eysenck estu malpravigitaj.[6][9]
Dum sia vivo, Eysenck postulis, ke la rilato inter raso kaj inteligenteco, por la unua fojo publikigite en 1971, estas grava parto de lia publika reputacio.[10][11] Eysenck kredis, ke la inteligentindico estas hereda kaj genetike influita de la biologia raso. Li citis studojn kiuj postulis, ke la averaĝaj inteligentindicoj de nigrulaj infanoj estas 12 punktojn pli malaltaj ol tiuj de blankaj infanoj. La verkoj de Eysenck pri tiu kredo estis uzita kiel justigo por diskriminacia lernejigo en Britio en la 1970-aj jaroj.[12] La kredoj de Eysenck pri raso estis disputitaj de posta esplorado, kaj jam ne plu estas akceptitaj kiel parto de ĉeftendenca psikologio.[10][11]