Hastings
urbo kaj distrikto en la graflando East Sussex en suda Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hastings ([Héjstingz], IFA:[ˈheɪstɪŋz]) estas urbo kaj distrikto en la graflando East Sussex en suda Anglio, kaj estas unu el la Cinque Ports. Ĝi situas ĉe la bordo de la Manika Markolo.
Rapidaj faktoj urbo, la mezepoka urbodomola mezepoka urbodomo ...
Hastings | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
la mezepoka urbodomo | |||||
urbeto • bazarurbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Britio | ||||
Lando | Anglio | ||||
Regiono | Sudorienta | ||||
Graflando | East Sussex | ||||
Distrikto | Hastings | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 91 053 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 064 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 51′ N, 0° 34′ O (mapo)50.850.56999999999999 [+] | ||||
Areo | 29,72 km² (2 972 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hastings [+] | |||||
Fermi
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 91 053 loĝantoj sur areo de 29,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 064 loĝantoj/km².
Gravas tie fiŝkaptado; multaj fiŝkaptistaj boatoj tradicie ne uzas havenon, sed simple albordiĝas strande. Ĉar Hastings ne plu havas propran havenon, la boatoj devas oficiale registriĝi en Rye.
Ankaŭ plaĝa turismo estas signifa.
Proksime de la urbo en 1066 okazis la Batalo de Hastings, en kiu la normana duko Vilhelmo la 2-a de Normandio (Vilhelmo la 1-a de Anglio), nomita la Konkerinto, venkis la anglosaksajn trupojn.