Havaja insulo
la plej granda insulo en la Usona ŝtato Havajo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Hawaii aŭ Havajo, estas la plej granda insulo en la havaja insularo, kies landareo (10 458 km²) estas pli granda ol la kombinita landareo de la aliaj havajaj insuloj. Por eviti konfuzon inter la nomo de la insulo kaj la nomo de la ŝtato, ofte la insulo nomiĝas la Granda Insulo (angle, the Big Island).
Tiu ĉi artikolo temas pri la plej granda insulo en Havajo. Por la ŝtato, vidu Havajo. |
Rapidaj faktoj vulkaninsulo ...
Havaja insulo | ||
---|---|---|
Hawaii el la kosmo | ||
vulkaninsulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Havajo | |
Geografia situo | 19° 34′ N, 155° 30′ U (mapo)19.566666666667-155.54205 f1 | |
Longo | 150 kmf2 | |
Areo | 10 432,5 km² f4 | |
Plej alta loko | Mauna Kea 4 205 mf5 | |
Loĝantaro | 173 000 (2007) 17 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Hilo | |
Topografio de Hawaii | ||
Fermi
Havajo estas plej fama por la Nacia Parko Havajaj Vulkanoj (Hawaii Volcanoes National Park), en kiu ekzistas du aktivaj vulkanoj, Mauna Loa kaj Kilauea (kiu estas nun erupcianta jam de 1981). Mauna Kea, la plej alta monto en Havajo, havas multajn teleskopojn sur sia pinto.