Helsinka Interkonsento
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) aŭ Helsinka Interkonsento okazis en Helsinki (Finnlando) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30a de julio ĝis la 1a de aŭgusto de 1975; tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo (inkludante Turkion kaj ekskludante Albanion kaj Andoron).
Ĝi finiĝis per la gravega Fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo konata ankaŭ kiel Fina protokolo de Helsinki, Traktato de Helsinki aŭ Deklaro de Helsinki. Ĝi estis subskribata de la reprezentantoj de 35 landoj. Ĝi estis la startpunkto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE).
La Konferenco okazigis postajn kunsidojn, kiuj okazis en Belgrado (4a de oktobro 1977 - 8a de marto 1978), Madrido (11a de novembro 1980 - 9a de septembro 1983), kaj Vieno (4a de novembro 1986 - 19a de januaro 1989). La Pintokunsido de Parizo de 1990 povas esti konsiderata kiel fina punkto de la Konferenco, pro la malapero de la Varsovia Kontrakto.