Higia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Higia (helene Ὑγιεία aŭ Ὑγεία, latine Hygēa or Hygīa ) estis en la helena mitologio filino de la dio Asklepio kaj de Epiono. Ŝi estis diino de sano, pureco kaj ankaŭ diino de la Luno. El ŝia nomo estis derivita la moderna vorto higieno. Hipokrata ĵuro komencas ankaŭ per ĵuro al Higia. Ŝiaj fratinoj Meditrino kaj Panakeia simbolis unuopajn aspektojn de sano: kuracado kaj resanigado. Ŝia frato Telesforo prezentis fortojn de sanigado. Panakeio estis krom diino de kuracistoj ankaŭ diino de sorĉistinoj.
Rapidaj faktoj greka dio, Informoj ...
Higia | |
---|---|
greka dio | |
Informoj | |
Eble sama | Valetudo • Salus |
Sekso | ina |
Patro | Asklepio |
Patrino | Epione |
Gefratoj | Makaono • Aceso • Iaso • Aegle • Panacea • Telesphorus • Podalirius |
Fermi
En la romia mitologio al ŝi respondas la diino Saluso, en la kelta al ŝi respondas Sirono.