Hispanio en la Somera Olimpiko 2020
sporta delegacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La hispana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 321 sportistojn. Ili partoprenis en 32 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Mireia Belmonte kaj Saúl Craviotto dum la malferma ceremonio respektive Sandra Sánchez dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 8 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 22-an rangon.
Rapidaj faktoj
Hispanio en la Somera Olimpiko 2020 | ||||
Somera Olimpiko 2020 en Tokio | ||||
Flagtenanto: | Mireia Belmonte kaj Saúl Craviotto (malfermo) Sandra Sánchez (fermo) | |||
Sportistoj | 321 en 32 fakoj | |||
Medaloj rango: 22 |
Oro 4 |
Arĝento 8 |
Bronzo 6 |
Sume 18 |
Fermi
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato.
- Kategorio Hispanio en la Somera Olimpiko 2020 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)