Historio de Haitio
historio de la lando Haitio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La registrita historio de Haitio komenciĝas la 5-an de decembro 1492, kiam Kristoforo Kolumbo alvenis sur grandan insulon de la okcidenta parto de Atlantiko, areo kiu poste estus nomita Kariba Maro. La insulo estis loĝita fare de la Taino-popolo kiuj nomis sian insulon Ayiti, Bohio aŭ Kiskeya. Kolumbo postulis proprieton de la insulo kiel la posedaĵo de la kastilia krono, kaj donis al ĝi la nomon La Isla Española (La Hispana Insulo), aŭ Hispañola (poste ŝanĝita al Hispaniolo).