Historio de Pitkarna Insularo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Historio de Pitkarna Insularo komenciĝas per unua ekloĝigo de Pitkarna Insularo fare de Polinezianoj en la 11-a jarcento, kiuj pruveble konstante loĝis en insuloj Henderson kaj Pitkarno, kie ili kreis prosperan socion. Polinezianoj eltenis en la insuloj proksimume dum kvar centjaroj kaj poste pro ne tute konataj kialoj forlasis ilin. La unua Eŭropano, kiu aperis en areo de Pitkarna Insularo, estis Pedro Fernandes de Queirós, kiu malkovris kaj nomis du el la insuloj; sed ne estas certe, precize kiujn insulojn li nomis. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj estis sinsekve malkovritaj kaj nomitaj ĉiuj kvar insuloj: Oeno en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, Henderson same en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, remalkovrita en la jaro 1819 de James Henderson, Pitkarno en la jaro 1767 de Philip Carteret (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós), Ducie en la jaro 1791 de Edward Edwards.
Post kiam la Polinezianoj malaperis el Pitkarna Insularo, la insuloj restis sen loĝantaro ĝis la jaro 1790, kiam Pitkarna Insulo estis reekloĝigita de grupo de britiaj ribeloj el ŝipo HMAV Bounty kaj de grupo de Polinezianoj. Konstantaj kolonistoj ekloĝis nur en Pitkarna Insulo, la aliaj insuloj restis sen loĝantoj. Eble la unua naskito estis Thursday October Christian.
Travivitaj Britoj kaj iliaj idoj sur la insulo vivis forgesitaj ĝis la jaro 1808, kiam la insulon malkovris usonaj balenĉasistoj, en la jaro 1814 la Pitkernanojn malkovris ankaŭ Britoj. Pitkarna kolonio kreskis kaj pro troplenigo la loĝantoj en la jaro 1831 translokiĝis al Tahitio, de kie ili baldaŭ revenis; en la jaro 1856 la loĝantoj foriris al Norfolkinsulo, kie jam pliopo de ili konstante restis kaj al Pitkarna Insulo post kelkaj jaroj revenis nur parto de ili. Ekde dua duono de 20-a jarcento el Pitkarna Insulo foriras pli kaj pli da loĝantoj pro laboro kaj la populacio sur la insulo malkreskas. Komence de la 21-a jarcento komencis esploro de akuzo pri seksa misuzo de neplenkreskaj knabinoj, kiun devis sur la insulo fari parto de la viroj, en la jaro 2004 ses el ili estis kondamnitaj inklude insulestro Steve Christian. Pitkarna Insularo estas la lasta britia transmara teritorio en Pacifiko.