Hofburgo
muzeo en Aŭstrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La konstruado de la Kortega Kastelo (germane Hofburg, ĉeĥe Dvorní hrad) komenciĝis jam en la 13-a jarcento. La plej malnova parto nomiĝas Schweizerhof (korto de svisoj) kun gotika kastel-kapelo. Plivastiĝoj: Amalienburg, Leopolda Parto, Imperiestro-oficeja Parto, Mikaela Parto.
Rapidaj faktoj Estas, Lando ...
Hofburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Aŭstrio | ||||
Koordinatoj | 48° 12′ 23″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)48.20638888888916.365277777778 | ||||
Hofburgo | |||||
Vikimedia Komunejo: Hofburg [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi
La kunigo de la konstrupartoj okazis en la 19-a jarcento. La Mikaela Parto kun Mikaela Pordego kaj centra kupolo, laŭ fasadpropono de Johann Bernhard Fischer von Erlach (Johano Bernhardo Fiŝer de Erlaĥ) estis finita en 1893. La Svisa Pordego kombinas la internan kastelkorton kun Svisa Korto, renesanca konstruaĵo el 1552. La Kortega Kastelo estas nun la sidejo de la federacia prezidento de Aŭstrio.