Homoĝardeno
ekspozicio de homoj en «primitiva» stato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Homaj ĝardenoj aŭ antropologiaj zooj (ankaŭ nomitaj "etnologiaj ekspozicioj" aŭ "nigrulaj vilaĝoj") funkciigis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj ekspoziciis indiĝenajn homojn. Diversaj ekspozicioj, plejparte en la granduoboj tra Eŭropo kaj Usono, havis homojn de afrika deveno, indianojn, inuitojn, kaj membrojn de diversaj aziaj etnoj. La ekspoziciaĵoj elstarigis la "malsuperan naturon" de la indiĝenoj kaj la diferencon inter ili kaj la eŭropanoj de okcidenta kulturo. Etnografiaj zooj ĝenerale baziĝis sur scienca rasismo kaj socia darvinismo. En la lastaj ducent jaroj, pli ol 35 000 indiĝenoj estis importitaj al Eŭropo kaj Nordameriko, kiuj estis elmontritaj en zooj kaj diversaj ekspozicioj. [1]