Hron
rivero en Slovakio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hron (hungare Garam, germane Gran, latine Granus) estas rivero, maldekstra alfluanto de Danubo en Slovakio. Ĝi longas 289 km kaj havas la akvokolektan areon de 5465 km2 (minima trafluo: 7.6 m³/s , maxima trafluo: 1,050 m³/s).
Rapidaj faktoj Lando, Regionoj ...
Hron | |
germane: Gran, hungare: Garam, latine: Granus | |
rivero | |
Rivero Hron ĉe Starý Tekov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regionoj | Regiono Banská Bystrica, Regiono Nitra |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | 11
- Stračaník - Rácov - Volchovo - Petríkovo - Čierny Hron - Brusnianka - Driekyňa - Teplá - Hodrušský potok - Obecný potok - Bajtavský potok |
- dekstraj alfluantoj | 11
- Zubrovica - Bacúšsky potok - Bystrianka - Jaseniansky potok - Vážna - Bystrica - Badínsky potok - Blieň - Ihráčsky potok - Novobanský potok - Kamenický kanál |
Elektitaj municipoj | 15
- Telgárt - Brusno - Sliač - Zvolen - Hronská Breznica - Hronská Dúbrava - Trnavá Hora - Šášovské Podhradie - Žiar nad Hronom - Ladomerská Vieska - Lovča - Lehôtka pod Brehmi - Hliník nad Hronom - Jur nad Hronom - Želiezovce |
Fontrivero | |
- situo | Kráľova hoľa proksime de Telgárt, Malaltaj Tatroj, Regiono Banská Bystrica |
- alteco | 980,0 m |
Enfluejo | Danubo |
- situo | Kamenica nad Hronom, Regiono Nitra |
- alteco | 112 m |
Longo | 298 km (185 mi) |
Akvokolektejo | 5 453 km² (545 300 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 53,7 m³/s |
- maksimuma | 1 050 m³/s |
- minimuma | 7,6 m³/s |
Akvokolektejo de rivero Hron en Slovakio
| |
Vikimedia Komunejo: Hron | |
Portalo pri Slovakio | |
Fermi
Ĝi fontas en alto de 960 m, en la Malaltaj Tatroj, sur sudorienta deklivo de Kráľova hoľa (Reĝ-monto) en Nacia parko Malaltaj tatroj 3 km oriente de vilaĝo Telgárt. Post tio ĝi fluas al okcidenta direkto, al Banská Bystrica, ekde tie al sudo. Ĝi trarompas super Levice la vulkanan montaron kaj atingas tiel la ebenaĵon. Ĝi alfluas la Danubon kontraŭe al hungara urbo Esztergom.