Hrubý Jeseník
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hrubý Jeseník (antaŭe ankaŭ Vysoký Jeseník, pollingve: Wysoki Jesionik, germane: Altvatergebirge) estas geomorfologia tutaĵo kaj domina montaro de Silezio kaj parto de norda Moravio, kiu apartenas al Sudetoj kiel ties plej orienta parto. La plej alta monto estas Praděd (1491 m s. m.).
- Tiu ĉi artikolo temas pri montaro. Pri municipo en distrikto Nymburk temas artikolo Hrubý Jeseník (distrikto Nymburk).
Hrubý Jeseník | |
montaro | |
Hrubý Jeseník, vido el Uhlířský vrch | |
Oficiala nomo: Hrubý Jeseník | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Historiaj regionoj | Silezio, Moravio |
Parto de | Jesenikoj |
Akvejo | Moravo, Odro |
Plej alta punkto | |
- situo | Praděd |
- alteco | 1 491 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 04′ 58″ N 17° 13′ 52″ O (mapo) |
Areo | 530,00 km² (53 000 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hrubý Jeseník | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Sur la teritorio de Hrubý Jeseník estis pro natura riĉeco kaj ties konservo en la jro 1969 proklamita protektata pejzaĝa regiono Jeseníky kun areo 740 km² kun sidejo en Malá Morávka (nuntempe la administracio havas sidejon en Jeseník). Ĝi ensumigas sume 33 malgrand-areajn protektatajn teritoriojn (4 NNR, 1 NNM, 20 NR, 7 NM). Krom tio ĝi proponas kelke da skiareaj lokoj (ekz. Červenohorské sedlo aŭ Praděd), kiuj estas por tradicie plej riĉa neĝdono en Ĉeĥio vizitataj plej longe en Ĉeĥio. Je iom pli malgranda atentemo allogas montaro Nízký Jeseník, kies supermara alteco atingas nur 800 m super maro (monto Slunečná).