Ildefons Cerdà
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ildefons Cerdà i Sunyer, (naskiĝis la 23-an de decembro 1815(nun 1815-12-23) en Centelles, Hispanio, mortis la 21-an de aŭgusto 1876) en Las Caldas del Besaya, Hispanio) estis hispana inĝeniero, urboplanisto, juristo, ekonomiisto kaj politikisto. Plurfaceta homo, li verkis Teoría general de la urbanización, pionira verko de la specialaĵo, pro kiu li estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna urboplanado.[1] Lia plej grava projekto estis la urba transformo de Barcelono de la 19-a jarcento pere de la Mapo Cerdà, per kiu li kreis la nunan kvartalon Eixample.[2] Cerdá ne estis triumfanto; zorgeme koncentrita al sia laboro, li havis familiajn problemojn, lia projekto de Eixample neniam estis tre ŝatata de la lokaj povoj kaj li finis ruinigita, ĉar la hispana ŝtato kaj la urbodomo de Barcelono ne pagis la honorariojn kiujn ili ŝuldis al li. Necesis transiri jarcenton por ke estu agnoskita lia heredaĵo[3].
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ildefons Cerdà - Ciutat de la Justícia (Metroo de Barcelono). |
Ildefons Cerdá i Sunyer | ||
---|---|---|
Portreto de Ildefons Cerdá farita de Ramón Martí Alsina en 1878. Ateneo Barcelonés | ||
Persona informo | ||
Nacieco | Hispana | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1815 (1815-12-23) en Centelles, Barcelono Hispanio | |
Morto | 23-an de aŭgusto 1876 (1876-08-23) (60-jaraĝa) en Las Caldas del Besaya, Kantabrio Hispanio | |
Laboro | ||
Notindaj konstruaĵoj | ||
Notindaj projektoj | Mapo Cerdá (Eixample), Barcelono | |