Imperia Kolegio Londona
universitato en Londono, Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Imperia Kolegio Londona (angle Imperial College London) aŭ sub ĝia oficiala plennomo Imperia Kolegio de scienco, teknologio kaj medicinp (Imperial College of Science, Technology and Medicine) estas brita universitata institucio en Londono kaj laŭ sendependaaj rangotabeloj regule konsideriĝas unu de la plej bonaj akademiaj institucioj en la mondo. La kampoj de studo kaj esplorado ĉe Imperia Kolegio temigas la kampojn de scienco, inĝenieristiko kaj medicino, kaj la institucio eĉ establis komercan administran lernejon kaj homsciencosekcion.
Imperia Kolegio Londona | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika esplorada universitato • organizaĵo pri edukado • konstruaĵo | |||||
moto | Scientia imperii decus et tutamen "Scienca scio estas la kronanta gloro kaj sekurigilo de la imperio" | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1907 | ||||
fondinto(j) | Eduardo la 7-a vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 29′ 54″ N, 0° 10′ 37″ U (mapo)51.498308-0.17688200000001 | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
urbo | South Kensington Campus, Imperial College London | ||||
adreso | Imperial College of Science, Technology and Medicine, Exhibition Road, South Kensington, London, SW7 2AZ | ||||
poŝtkodo | SW7 2AZ | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 17 565 vd (stato: decembro 2016) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Oak Ridge Associated Universities • Grupo Russell • ora triangulo • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • arXiv • Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj • ORCID vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd | |||||
filioj | |||||
• fakultato pri medicino de la Imperia Kolegio • fakultato pri natursciencoj de la Imperia Kolegio • fakultato pri inĝenierado de la Imperia Kolegio • lernejo pri ekonomiko de la Imperia Kolegio • Grantham Institute – Climate Change and the Environment • Data Science Institute vd | |||||
| |||||
| |||||
La ĉefa kampuso de la universitato situas ĉe la limo de la Reĝa kvartalo de Kensington kaj Chelsea kaj la City of Westminster en centra Londono kaj la ĉefpordego estas sur Exhibition Road. La universitato estis fondita laŭ reĝa dekreto de la 8-a de julio 1907, sed estis administre subigita al la Universitato de Londono kaj ĝiaj studentoj ricevis siajn diplomojn ĝis 2003 de la Universitato de Londono. Ĝi fariĝis memstara institucio nur la 7-an de julio 2007 kiam ĝi fariĝis 100-jara.
La universitato estas membro de pluraj internaciaj organizoj, interalie ĝi membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj. Krome, ĝi estas membro de neoficiala "triangula" grupo de la universitatoj de Kembriĝo, Londono kaj Oksfordo.