Interĵetado (ĵonglado)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Interĵetado, interpasado aŭ interdonado (angle passing) estas ĵongla movaĵo inter pluraj ĵonglistoj. La donoj estas inter la donantoj, kiuj povas stari aŭ moviĝi. Ĵeto por si mem estas ofte nomata per la angla self (mem).
La plej fama ilo por interĵetadi estas la klabo, sed oni ankaŭ uzas ringojn, aŭ pilkojn kaj eĉ diabolon. Interdonado ĵongleblas aere kaj resalte. La turniĝo de la klaboj igas la movaĵojn pli belaj, kaj pro tio ili estas la plej ŝatataj.