Internacia Kafa Organizaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Kafa Organizaĵo (angle International Coffee Organization, ICO) estas la ĉefa internacia forumo por kafo- rilataj aferoj; ekzemple kafoproduktado, komerco de kafo kaj pli. Ĝi kunvenas en marto kaj septembro por diskuti kafajn aferojn, aprobi strategiajn dokumentojn kaj konsideri la rekomendojn de konsilaj organoj kaj komitatoj.
Rapidaj faktoj Komenco, Sidejo ...
Internacia Kafa Organizaĵo | ||
---|---|---|
La ĉefsidejo de la organizo en Londono | ||
internacia organizaĵo | ||
Komenco | 1963 vd | |
Sidejo | Londono | |
Lingvoj |
Angla, Franca, Hispana, Portugala | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Usono oficiale retiriĝis de la Internacia Kafa Interkonsento en junio 2018 [1]. Ĝis la 2-a de februaro 2022 ICO-Membro-Registaro reprezentas 93% de la monda kafproduktado kaj 63% de la monda konsumo [2][3].