muzeo memoriganta pri la genocido de judoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jad Vaŝem (hebreeיד ושם, angleYad Vashem) estas la oficiala institucio kaj nacia muzeo por memorigi pri la holokaŭsto en Israelo. Eble ĝi estas la plej signifa muzeo memoriganta pri la genocido de judoj fare de la nazioj inter la jaroj 1933 kaj 1945 kaj dokumentiĝas ĝin science.
Rapidaj faktoj יד ושם, Partoj Yad Vashem Collection vd ...
Jad Vaŝem
יד ושם
esplora institucio•arkivo•documentation centre•memorigaĵo•production team•eldonejo•muzeo•muzeo de historio•publika establo
Yad Vashem respondecas pri dokumentado de la historio de la juda popolo antaŭ kaj dum la holokaŭsto, festante la rakonton pri la vivoj kaj memoro de la milionoj kiuj pereis, kaj pludonante la heredaĵon de la holokaŭsto al estontaj generacioj. Tiucele, la institucio okupiĝas pri la memorgardo kaj scienca dokumentado de la okazaĵoj de la holokaŭsto, la kolekto de objektoj kaj dokumentoj, la kolekto de pruvoj pri la holokaŭsto kaj ilia publikigo, la kolekto de la nomoj de tiuj, kiuj pereis en la holokaŭsto kaj ilia memorceremonio, esplorado kaj edukado.
La memorejo situas en Jerusalemo kaj malfermiĝis la 19-an de aŭgusto1953 per decido de la israela parlamento Knesset kiel ŝtata institucio. Ĉiujare pli ol du milionoj da homoj vizitas la memorejon. Inter ili sendube ankaŭ estas multaj esperantistoj. Aparte granda esperantlingva grupo venis en aŭgusto 1986, kiam ĉiuj partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso en Neurim en taga ekskurso al Jerusalemo vizitis la memorejon.
La ejo situas en Jerusalemo Arbaro sur la okcidenta deklivo de Monto Herzl ("Monto de Memoro"). Ĝi estas 804 metroj (2,638ft) super marnivelo.