Jakuŝima
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakuŝima (japane 屋久島, [Yakushima]) estas japana insulo en la Orientĉina Maro, 60 km sude de la insulo Kiuŝuo. Ĝi estas laŭ areo la plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la cetero de la insularo situas sude de la plej suda punkto de la insulo Kiuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000, vivas sur Jakuŝima.
Jakuŝima | ||
---|---|---|
Senpiro-akvofalo | ||
insulo | ||
Akvejo | Orientĉina maro | |
Insularo | Osumi-insuloj | |
Geografia situo | 30° 20′ N, 130° 31′ O (mapo)30.340287130.5223851935 f1 | |
| ||
Longo | 28,3 kmf2 | |
Larĝo | 25,7 kmf3 | |
Areo | 504,29 km² f4 | |
Plej alta loko | Miyanoura-dake 1 935 mf5 | |
Loĝantaro | ĉ. 13 000 (1-a de majo 2015) 26 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Jakuŝima | |
En 1980, grandaj areoj en la centra parto de la insulo kaj partoj de la sudaj kaj okcidentaj malaltaj marbordaj regionoj de la insulo fariĝis internacie agnoskitaj kiel biosfera rezervejo.
En 1993, la areo estis enskribita en la liston de Monda Heredaĵo de UNESKO kiel unikan ekzemplon de bone konservita pluvarbaro kiu kovras 107,47 km², do 21% de la tuta insula areo.