Jaro sen somero
la jaro 1816, dum vulkana vintro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaro sen somero estas nomata la nekutime malvarma jaro 1816, precipe en nordorienta Ameriko, en okcidenta kaj suda Eŭropo. Okazis same sensomeraj jaroj en Mezeŭropo en 1529, 1588, 1601, 1618, 1628, 1675 kaj 1813. La kaŭzo por tio estis la precipe sulfurriĉaj aŭ tre aktivaj vulkanaj erupcioj.