Jaroslav Vlček
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaroslav VLČEK (naskiĝis la 22-an de januaro 1860 en Banská Bystrica - mortis la 21-an de januaro 1930 en Praha) estis ĉeĥa literatura historiisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Jaroslav Vlček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1860 (1860-01-22) en Banská Bystrica |
Morto | 21-an de januaro 1930 (1930-01-21) (69-jaraĝa) en Vršovice |
Tombo | Slovaka nacia tombejo |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Věra Szathmáryová-Vlčková |
Okupo | |
Okupo | verkisto • literaturhistoriisto • pedagogo • universitata instruisto • literaturkritikisto • politikisto • literaturteoriisto |
Fermi
Lia patrino estis slovakino. En la Praga universitato li studis bohemistikon kaj germanistikon, post doktoriĝo instruis en Brno kaj Prago unue kiel gimnazia, ekde 1898 kiel universitata profesoro. Li verkis artikolojn pri literaturo kaj politikajn eseojn pri subpremado de slovakoj en Slovakio.
Li estas konata kiel aŭtoro de prestiĝa duvoluma Historio de la ĉeĥa literaturo.