Jean-Marie Gustave Le Clézio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Marie Gustave Le Clézio (ĝenerale mallongigita J.M.G. Le Clézio) naskiĝis la 13-an de aprilo 1940 en Nice. Li estas franc-maŭricia verkisto. Li spertas tre baldaŭ la sukceson per sia unua publikigita romano, Le Procès-verbal (La Protokolo), dum 1963.
Jean-Marie Gustave Le Clézio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 13-a de aprilo 1940 en Nico, Francio | ||||
Nacieco | franco / maŭriciano | ||||
Sukcesis kiel | verkisto | ||||
Reprezentaj verkoj | Le Procès-verbal (La Protokolo) / Désert (Dezerto) / Le Chercheur d'or (La Oroserĉisto) | ||||
| |||||
Jean-Marie Gustave Le Clézio | |||||
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
J. M. G. Le Clézio | |||||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1940 (1940-04-13) (84-jaraĝa) en Nico | ||||
Lingvoj | angla • hispana • itala • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Maŭricio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bristol • Universitato Aikso-Marsejlo • University of Nice Sophia Antipolis • Universitato de Provenco • University of Côte d'Azur vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jémia Le Clézio vd | ||||
Infanoj | Anna Jean vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • tradukisto • romanisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Le Procès-Verbal ❦ Désert vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sub la influo de siaj diversaj intermiksitaj familiaj originoj, de siaj senĉesaj vojaĝoj kaj de sia evidenta intereso pri la kulturoj indianaj (t.e. de la amerikaj indianoj), J.M.G. Le Clézio estas precipe fama pro siaj romanoj Désert (Dezerto), 1980, kaj Le Chercheur d'or (La Oroserĉisto); sed li estas ankaŭ la verkisto de kvardeko da aliaj fikcioj (romanoj, fabeloj, noveloj) kaj de eseoj. La Nobelpremion pri literaturo li ricevas en 2008 por "la verkisto de foriroj, poeziaj aventuroj kaj malĉasta ekstazo, la esploristo de la homaro preter kaj sub la reganta civilizo". En sia prelego dum la ricevo de la Nobelpremio, tiun honorigon li dediĉis al la ĝibutia verkisto Abdourahman A. Waberi kaj aliaj afrikaj verkistoj, kiujn ĝis nun laŭ li malsufiĉe perceptiĝas en la aliaj kontinentoj.