Jean Simmons
brita aktorino. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean SIMMONS (naskiĝis la 31-an de januaro 1929, mortis la 23-an de januaro 2010) estis brita aktorino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jean Simmons | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean Simmons | |||||
Naskonomo | Jean Merilyn Simmons | ||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1929 (1929-01-31) en Londono | ||||
Morto | 22-an de januaro 2010 (2010-01-22) (80-jaraĝa) en Santa Monica, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Highgate vd | ||||
Etno | British Americans vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Crouch End • Santa Monica • Londono vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Usono vd | ||||
Alma mater | Aida Foster Theatre School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Charles Simmons vd | ||||
Edz(in)o | Stewart Granger • Richard Brooks vd | ||||
Infanoj | Tracy Granger vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • infana aktoro • dancisto • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva en | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Aktiva dum | 1944–2009 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Naskiĝinte en Londono, ŝi jam kiel infano havis malgrandajn filmrolojn. Ŝi famiĝis en la jaro 1946, per la filmo Great Expectations. Granda sukceso sekvis du jarojn poste: Pro la rolo de Ophelia en la Ŝekspira filmigo Hamlet ŝi estis nomumata por la Oskaro.
En 1950 ŝi edziniĝis al la aktoro Stewart Granger. Ŝi eklaboris en Hollywood kaj tie daŭrigis sian karieron. En la jaro 1960, post divorco, ŝi edziniĝis al la reĝisoro Richard Brooks. Pro rolo en lia filmo The Happy Ending (1969) oni duan fojon nomumis ŝin por la Oskaro.
Ekde la 1970-aj jaroj Jean Simmons aperis ĉefe en televidaj produktaĵoj, kiel ekz. North and South (1986)