Jožin z bažin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jožin z bažin [Joĵin z baĵin] (proksimume "Joĉjo el la marĉoj") estas kanto de ĉeĥa verkisto Ivan Mládek kaj krom sukcesoj en Ĉeĥio kaj sur Slovakio ĝi fariĝis tre populara ankaŭ en aliaj landoj, plej multe en Pollando en la jaroj 2007-2008 dank' al interreta portalo YouTube. La kanto estis unuafoje eldonita en la jaro 1977 sur albumo Nashledanou![1]
Jožin z bažin | ||
---|---|---|
Artisto | Ivan Mládek | |
Albumo | Nashledanou! | |
Publikigo | 1977 | |
Ĝenro | Ĵazo | |
Longo | 2:31 | |
Firmao | Panton | |
Tekstisto | Ivan Mládek | |
Komponisto | Ivan Mládek | |
La komponaĵo estas parodio al mezepokaj mitoj, kie heroa kavaliro senigos foran reĝlandon de teruriga monstro kaj kiel rekompenco li ricevos princinon kaj duonon de la reĝlando. Ĉi-okaze la kanto temas pri ogro Joĵin, kiu havas sidejon en marĉoj ĉe urbo Vizovice kaj "voras ĉefe praganojn". Ĉe slivovico prezidanto de loka UAA (Unueca agrikultura kooperativo) proklamos, ke tiu, kiu senigos ilin de la ogro, tiu ricevos kiel edzinon filinon de la prezidanto kaj duonon de UAA. La heroo de la kanto, veturanta en Škoda 100, poste uzos kiel armilon pulvorigan aviadilon kaj vendos la ogron al zoo.